Indekso
La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Difinita de uzanto kiel la indeksa tipo.
Elektu langeton Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo (kiam la elektita tipo estas Propre difinita)
Indeksoj difinitaj de uzanto disponeblas en la kadro Tipo kiam oni enmetas indekseron en dokumenton.
Tipo kaj titolo
Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.
Tipo
Elektu la tipon de indekso enmetota. La disponeblaj ebloj en tiu lango dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.
Titolo
Enmetu titolon por la elektita indekso.
Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj
Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .
Krei indekson por
Elektu ĉu krei la indekson por la dokumento aŭ por la aktuala ĉapitro.
Krei el
Stiloj
Enmetas la alineajn stilojn kiujn vi specifas en la dialogo Atribui stilojn kiel indekserojn. Por elekti la alineajn stilojn enmetotajn en la indekson, alklaku la butonon Atribui Stilojn (...) dekstre de tiu kadro.
Atribui stilojn
Malfermas la dialogon Agordi stilojn, kie oni povas elekti la alineajn stilojn enmetotajn en la indekson.
Indeksaj markoj
Enmetas en la indekson la indekserojn kiujn vi enmetis elektante menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Indeksa elemento.
Tabeloj
Inkluzivas tabelojn en la indekso.
Grafikaĵoj
Inkluzivas bildojn en la indekso..
Tekstaj kadroj
Inkluzivas tekstajn kadrojn en la indekso.
OLE-objektoj
Inkluzivas OLE-objektojn en la indekso.
Uzi nivelon de fonta ĉapitro
Enmetas krommarĝenon antaŭ indeksero de tabelo, bildo, teksta kadro, aŭ OLE-objekto, laŭ ilia loko en la hierarkio de ĉapitraj titoloj.
Difini indekseron